Skip to main content

Abonrilatu enhavospesmilo

Monforma arto (artforma mono?)

bildo de pbrewer

Artisto Daniel Salomon presentis art-projekton "Sennacia Banko" kie oni povas aĉeti "Monon" Esperanto-temitan. La projekto eble interesus ekonomistojn, artistojn, kaj Esperantistojn. Kaj la monbileto-artaĵoj estas tre, tre belaj:

(Klaku por vidi la projekto-paĝon.)

Mi preferus, se li uzis spesmilojn anstataŭ "monoj," sed eble la ĝusta signifo maltrafas min. Tamen, mi ŝatas la rezulton.

de pbrewer

Spesmiloj

bildo de pbrewer

Ni trovos la signon por spesmiloj en venonta ellaso de la normo Unicode. Ĝi aspektas kiel "S" kun malgranda "m" skribita super la malsupra kurbo de la S. Jen:

spesmilo-signo

Iam, kiam via komputilo havas la novan signon, vi vidos ĝin ĉi tie: ₷.

Oni uzis spesmilojn inter eble 1907 (kiam ĝin proponis René de Saussure) ĝis 1918 (kiam oni likvidis la Ĉekbankon Esperantistan je la morto de la fondinto Herbert F. Höveler).

Spesmilo valoris 0.733 g (= 0.0236 troj-unco) da pura oro. Do, unu troj-unco valoris 42.43 spesmilojn. En 1907, 1 troj-unco valoris $20.67. Do, tiam, 1 spesmilo valoris proksimume 48.7¢. (Laŭ libroj, la valoro proksimumis "USD 0.50, RUR 1.00, CHG 2.50.")

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes