Ĉu vi scias kion mi deziras? Mi deziras lego-planon por la gravaj verkoj de la Esperanto-literaturo.
Iam, amiko diris al mi pri lego-plano por la Biblio. Estis libro de 365 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro enhavis malgrandajn elektojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj, Proverbo, kaj Psalmo. Se oni legos en ĉiu tago po unu ĉapitro, oni legos la tutan Biblion dum unu jaro.
Mi deziras tian planon por Esperanto. Eble: Pense redaktitaj elektoj el iu krestomato. Ĉiu tago oni legus unu poeziaĵon, elekton el eseo, elekton el novelo aŭ romano-fragmento, kaj anekdoton. Tutan krestomation oni legus dum unu jaro—kaj gajnus konadon de la literaturo de Esperanto.
Jes, mi povus simple tralegi krestomation, sed la "pense redaktita" askpekto mankus.
Aperis en "La Ondo de Esperanto" fine de 2008 interesega "rondtabla diskuto" pri ŝajna legokrizo en Esperantujo. La redakcio de LOdE demandis al pluraj gravuloj de nia kultura movado (i.a. Humphrey Tonkin, Ulrich Becker, Istvan Ertl, kaj Paul Peeraerts) pri la nuna stato de Esperanto libro-legado (kaj eldonado).
Legu la diskuton ĉi tie:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/170-lode.htm#170-02