Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Traduku!

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. Leginte viajn respondojn, ni faros resumon de la diversaj provoj, kune kun reagoj, komentoj, kaj proponoj.

Pasintjare ni proponis al vi mallongan versaĵon el la rakonto A Literary Nightmare de Mark Twain:

Conductor, when you receive a fare,
Punch in the presence of the passenjare!
A blue trip slip for an eight-cent fare,
A buff trip slip for a six-cent fare,
A pink trip slip for a three-cent fare,
Punch in the presence of the passenjare!

Refreno:
Punch, brothers! punch with care!
Punch in the presence of the passenjare!

Koran dankon al BS, SD, kaj ML, kiuj brave kaj kuraĝe alfrontis la taskon!

Neniam eblas konservi en tradukado ĉiujn trajtojn de originala verko; la tradukanto devas do zorge decidi, kiuj trajtoj estas ofereblaj, se necese, por savi la pli valorajn.

La dilemo fariĝas eĉ pli streĉa en tradukado de poezio, kie konkuras ne nur la prozaj trajtoj (ekz. senco kaj tono) sed ankaŭ trajtoj sonaj – ekz. rimo, ritmo, aliteracio, kaj asonanco. Eble pro tiu aparte granda defio, tradukistoj de poezio ŝajne sentas sin aparte liberaj; iliaj solvoj povas esti same diversaj kiel la tradukistoj mem.

Tia diverseco bone evidentiĝas en la tri belaj proponoj, kiujn ni ricevis. Tute ne eblas fari sintezon el ili, do ni prezentas ĉiun aparte:

Traduko № 1 (BS)

Kiam vi, konduktor’, veturprezon ricevos
Frato, trui bileton koloran vi devos
Por ok-cenda vojaĝo, la bileton bluan
Kaj por la ses-cenda, bileton flavbrunan
Rozkoloran, por sumo de tri-cenda kvanto
Kaj truu ĝin antaŭ l’ ekvojaĝanto!

Refreno:
Fratoj, truu bileton! Estu zorgaj pri l’ afer’!
Truu en ĉeesto de la pasaĝer’!

Ni admiras la kuraĝan laboron de la tradukinto por konservi kaj sencon kaj stilon de la originalo. Bedaŭrinde la ritmo ne fluas tre glate; deklamante ĝin, ni devas rezigni pri la “lokomotive” regula takto de la originalo.

Traduko № 2 (SD)

Fratoj konduktoroj
Faru tion ĉi
Truu la bileton
Same kiel mi

Cendoj ok por blua
Ĉamkolora, ses
Cendoj tri por roza
Faru ĝuste, jes!

Refreno:
Truu fratoj, truu
Laŭ la prezkolor’
Antaŭ pasaĝeroj
Estu en favor’.

Ĉi-kaze la tradukinto simpligis la versaĵon, kreante ion vere malsaman – kaj ritme, kaj rime. Laŭ niaj oreloj, la rezulto estas ĉarma kaj memorinda; ĝi donas similan impreson kiel la originalo, eĉ per malsimila formo.

Eble notinda estas la uzo de nombrovortoj post la aferoj, kiujn ili nombras. En prozo, tiu “inversa ordo” normale montras ne nombron, sed numeron, ekz. komparu tri paĝoj (nombro) kun paĝoj tri kaj kvar (numero). Sed en poezio oni ofte streĉas la gramatikon, do laŭ ni la nombra uzo ĉi tie estas tute en ordo.

Traduko № 3 (ML)

Konduktoro, kiam venos pag’,
Trui la slipon, jen la ĝusta ag’.
La blua voj’ por ok-cenda pag’,
La bruna voj’ por ses-cenda pag’,
La pinka voj’ por tri-cenda pag’,
Montru la truadon, jen ĝusta ag’.

Refreno:
Truu zorge, per via ag’
Oni fidos vin pri la ĝusta pag’.

Tiu ĉi traduko bone konservas la originalan rimaranĝon, sed je kosto de malsama kaj iom neregula ritmo.

Analizo de la originala versaĵo

Unue, ni traktu kelkajn interesajn vortojn, frazojn, kaj parolturnojn:

Punch! – ĉiuj elektis trui. Kaj prave: kontrolinte trajnbileton, konduktoro faras truon en ĝi (per unika truilo).

in the presence of the passenger – unu uzis antaŭ l’ ekvojaĝanto, kiu ŝajne kaptas la ĝustan sencon. La aliaj preterlasis la frazon.

passenjare – iu demandis, ĉu entute eblas konservi tian komikan vorton. Kompreneble ĝi reprezentas intencan misprononcon, por ke passenger rimiĝu kun fare kaj care. Eble oni povus simile mistordi vorton en Esperanto, sed verŝajne la laboro ne valorus la penon, kaj la rezulto estus verŝajne tre konfuza. Neniu el la tradukintoj konservis tiun detalon.

buffbruna, flavbruna. Plej plaĉas al ni la elekto de SD, ĉamkolora.

trip slip – jen en-versa rimo kiu bele utiligas la unusilaban koncizecon de la angla. Estas malfacile reprodukti ĝin en lingvo kiu emas al plursilabaj vortoj. Nesurprize, neniu provis konservi ĝin.

Ĉu finfine iuj el tiuj vortoj kaj esprimoj estas konservendaj? Eble ne. Efektive, neniu el ili multe gravas en la rakonto; multe pli gravas la ritmo kaj sono de la versoj, kiuj senescepte dependigas kaj frenezigas siajn legantojn. (Nu, almenaŭ se temas pri la fikciaj legantoj en la rakonto; ni esperas, ke vi ne freneziĝis!)

Do, estus bone konservi la ĝeneralan sencon de la versaĵo, certe (ekz. pri konduktoro, trajno, biletoj), sed laŭ ni, plej gravas la ritmo.

La originala ritmo

Foje en poezio, aparte en la tradiciaj formoj, oni povas apartigi sonojn en pli-malpli regulan aranĝon de ritmaj piedoj, aŭ grupoj de silaboj akcentaj (/) kaj senakcentaj (x). Ekzistas pluraj specoj de tiaj piedoj: jambo (x/), trokeo (/x), daktilo (/xx), anapesto (xx/), amfibrako (x/x) kaj pli. Ekzemple, jen parto de la zamenhofa poemo Mia penso, kiu uzas versojn kvartrokeajn; alivorte, ĉiu verso havas kvar trokeajn piedojn (/x /x /x /x):

 /   x    /  x     /   x       /  x
Sur la | kampo, | for de l' | mondo,

/  x     /  x    /  x     / x
Antaŭ | nokto | de so- | mero

/ x     / x   /   x    /  x
Ami- | kino | en la | rondo

 /  x     /  x      /    x      / x
Kantas | kanton | pri l' es- | pero

Kontraste, en la versaĵo de nia defio, ne ekzistas simpla maniero dividi la akcentojn en regula aranĝo de piedoj:

 x  /  x     /   x   x /    x  /
Conductor, when you receive a fare,     

 /    x    x   / x    x    x  /  x  /
Punch in the presence of the passenjare!

...

 /       /  x     /     x    /
Punch, brothers! punch with care!        

En deklamado de la versaĵo okazas tamen io interesa: foje la versfinoj ritme apartigas sin de siaj versoj, gluiĝante al la komenco de la sekvaj. Kaj la longeco de la silaboj varias, por ke ĉiu verso finfine havu regulan ritmon. La akcentoj sonas laŭ la ĉefaj pulsoj de la muzika takto 4/4, kvazaŭ en ia rultambura marŝado militista.

Efektive, ni faris el ĝi partituron por rultamburo; la akcentojn markas angulaj krampoj (>) super la batoj:

partituro

Kelkaj aliaj provoj

Se plej gravas regula ritmo, kion oni povas fari? Ni faris kelkajn aliajn provojn por via (ebla) amuzo:

Tute alia ritmo kaj rimaranĝo

Kiel faris SD, eble oni elektu ritmon pli konvenan al Esperanto. Jen unu provo kiu uzas aleksandrojn (x/ x/ x/x, x/ x/ x/[x]). Ĝi retenas iom de la originala senco, kaj donas regulan ritmon. Sed bedaŭrinde, tiu ritmo ne vere taŭgas por marŝo.

Post pag’ de pasaĝero, ho kara konduktor’,
vi vendu trajnbiletojn, sed ĝuste laŭ kolor’:
Ok cendojn oni pagu por blua trajnbilet’.
Nur ses la flava kostas, ĝi estas bonaĉet’!
Kaj laste jen la ruĝa, tri cendojn kostas ĝi.
En ĉiun faru truon, memoru zorge vi!
Do vendu trajnbiletojn, sed ĝuste laŭ kolor’,
Post pag’ de pasaĝero, ho kara konduktor’!

Rime kaj ritme fidela(?)

Ĉi tie ni provas konservi la monotonajn vers-finajn rimojn, iom de la en-versa rimo (kiel en trip slip), kaj marŝan ritmon tre proksiman al la originalo. Malfeliĉe, la rezulto sonas al ni iom peza:

Por konduktor’, jen la rekomend’:
Bileton truu vi sen ajna plend’!
Bileton bluan por dek-cenda vend’
Bileton flavan por ok-cenda vend’
Bileton ruĝan por du-cenda vend’
Nepre truu ĝin sen ajna plend’!

Refreno:
Truu, fratoj, sen atend’!
Bileton truu vi sen ajna plend’!

Fidela ritme, sed ne rime

Fine ni provas konservi nur la ritmon pli-malpli fidele, oferante iom da senco, kaj tute ŝanĝante la rimaranĝon. Ĉu sukcese? Vi juĝu.

Ho konduktoro, jen l’ afer’
Truu bileton por la pasaĝer’!
Bileton bluan por ok-cenda vend’,
La flavan truu nepre sen atend’.
La ruĝan truu kontraŭ cendoj tri.
Truojn faru vi en ĉiuj ĉi!
Truu, fratoj! Jen l’ afer’!
Truu bileton por la pasaĝer’!


Nova defio el Mary Poppins

Jen via nova tradukdefio. Ĝi venas el Mary Poppins de P.L. Travers. (New York: Harcourt, Brace & World, Inc., 1934, 1962. pp. 10-11):

As it did not seem as though Mary Poppins were going to say any more—though she sniffed a great deal—Jane, too, remained silent. But when she bent down to undo her bag, Michael could not restrain himself.

“What a funny bag!” he said, pinching it with his fingers.

“Carpet,” said Mary Poppins, putting her key in the lock.

“To carry carpets in, you mean?”

“No. Made of.”

“Oh,” said Michael. “I see.” But he didn’t—quite.

By this time the bag was open, and Jane and Michael were more than surprised to find it was completely empty.

“Why,” said Jane, “there’s nothing in it!”

“What do you mean—nothing?” demanded Mary Poppins, drawing herself up and looking as though she had been insulted. “Nothing in it, did you say?”

And with that she took out from the empty bag a starched white apron and tied it round her waist. Next she unpacked a large cake of Sunlight Soap, a toothbrush, a packet of hairpins, a bottle of scent, a small folding armchair and a box of throat lozenges.

Jane and Michael stared.

“But I saw,” whispered Michael. “It was empty.”

“Hush!” said Jane, as Mary Poppins took out a large bottle labelled “One Tea-Spoon to be Taken at Bed-Time.”

A spoon was attached to the neck of the bottle, and into this Mary Poppins poured a dark crimson fluid.

“Is that your medicine?” enquired Michael, looking very interested.

“No, yours,” said Mary Poppins, holding out the spoon to him. Michael stared. He wrinkled up his nose. He began to protest.

“I don’t want it. I don’t need it. I won’t!”

But Mary Poppins’s eyes were fixed upon him, and Michael suddenly discovered that you could not look at Mary Poppins and disobey her.

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 25-a de Junio. Bonvolu sendi nur unu version, ne plurajn diversajn provojn.