Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Letero al D-ro Zamenhof

La 14-an de Aprilo, 2020

Kara Doktoro Zamenhof,

Saluton al vi el la jaro 2020. Nome de Esperanto-USA ni tutkore salutas vin kaj dankas vin pro via bonkora donaco al la mondo. Dankon por donaci al la mondo la genian lingvon, kaj dankon por viaj bondeziroj pri nia bonfarto. Ni klopodas per ĉi tiu letero iom respondi al vi pri nia ĝenerala stato kaj pri la stato de la movado.

Ni raportas al vi ke milionoj da homoj parolas Esperanton kaj ke la Esperanto-parolantoj troviĝas en preskaŭ ĉiu lando de la mondo. Tamen ni iom hezitas tiel respondi pri la movado, ĉar la mondo nun troviĝas en stranga, nova situacio. Pro grandskala kaj danĝera malsano preskaŭ ĉiuj en la mondo zorgas pri tre transdonebla malsano. La sanspertuloj kaj la registaroj je pluraj niveloj rekomendas, ke ni fizike apartigu nin unu for de la aliaj por gardi kontraŭ disvastigado de la malsano. Ĉi tio rompas niajn kutimajn rutinojn por laboro, por sociaj kunvenoj kaj eĉ por la paŝoj por antaŭenpuŝi la movadon.

Tamen, malgraŭ ĉi tiuj defioj, ni trovas novajn manierojn kunlabori. Ni laboras senlace por rompi la barojn, kiuj disigas nin. Ni havas modernajn ilojn de komunikado, kiuj penetras ĉi tiujn barojn. Ŝajnas, ke ni magie kunvenas, kvankam ni estas disigitaj. Ĉi tiuj novaj iloj estas disponeblaj al ni jam kelkajn jarojn, sed pro ĉi tiu mizera malsano ni nun devige uzas ilin por nia pli granda avantaĝo.

Ni memoras vian viziton al Usono antaŭ cent dek jaroj. Ni memoras vian tre amikan saluton al ni, kaj viajn korajn vortojn pri paco kaj libereco. Viaj bondeziroj restas antaŭ ni en niaj planoj. La mondo havas novan grandan organizon, La Unuiĝintaj Nacioj, kiu klopodas helpi la homojn kaj la landojn vivi en paco kaj bonstato. Precize ĉi tiun jaron ni festas la 75-an datrevenon de la UN. Ni havas la tridek punktojn de homaj rajtoj, kaj la dek sep celojn de daŭripova evoluigo.

Ĉu vi povas imagi mondon sen malsato? Sen malsano? Sen malegaleco? Tiuj celoj estas tiom grandaj, ke la kunlaboro devigas nin doni tujan, urĝan atenton. Tamen, tion ni faras, por la homaro per nia granda rondo familia.

En la pasinta jarcento pro kelkaj diktatoroj, nia granda rondo familia suferis grandskale en kelkaj tenebraj punktoj de mondhistorio; sed ni nun staras ĉe nova sojlo kiam ni eniras ĉi tiun novan epokon. Ni estas kune, tamen aparte. Ni parolas unu al la alia tra la bariloj. Ni kunlaboras, kune sed malkune. Tiu paradokso funkcias, kaj ĝi funkcias bone por tiuj, kiuj zorgas unu pri la alia, por tiuj, kiuj zorgas pri la mondo.

Ni fartas bone en ĉi tiu nuna freneza mondo, kaj tiu bonfarto okazas por la samideanoj en etoso de internacia amikeco, danke al via tutkora donaco al la mondo. Dankon al vi, kreinto de Esperanto.

Amike,
Filipo, nome de Esperanto-USA

subskribo