SearchUser loginRecent blog posts |
Renkonto kaj KongresoMi antaŭĝojas! Mi veturos al la TAKE kun alia esperantisto de mia ŝtato. Ankaŭ lia koramikino venos kun ni. Ni paŭzos ĉe Niagara Akvofalo preter la vojo, kaj ĉe Toronto ni renkontos alian (iom faman) esperantistinon kiu ankaŭ venos kun ni. Tio estos mia unua vojaĝo al "Esperantio" kaj mi ne povas atendi. :-) Sed nun mi devas trovi mian mapon de Chicago ĉar mi prelegos tie por la Esperanto-Societo. (Mi esperas ke mia prelego ne tro tedas.)
|
Pictures from Esperantujo
|
Bone!
Bone ke vi transportos aliajn kongresanojn al la kongreso...tio bone akordos kun la "ekologia" kongresa temo. Mi proponis al kebekianoj aranĝi kunvojaĝojn al la kongreso speciale pro la temo anoncita.
Mi povas helpi vin pri Ĉikago, ĉar mi estas eksa prezidanto de la klubo, kaj mi mem elektis la kunvenejon ankoraŭ uzatan.
Hupu ĉe Kalamazuo kiam vi pasos mian urbon... sed ankaŭ mi kaj Karlota vidos vin en bela Montrealo.
Mi ĝojos renkonti vin!
Ankaŭ mi partoprenos kaj mi ĝojos renkonti vin por unua fojo! Montrealo estos bonega!
--
Steven BREWER
Komenco de Esperanto-USA Kongreso
Je kiu horo indas alveni ĉe la kongresejo je la 11a de Julio? Ĉu estas provizora programo videbla ĉe la reto? Nijl
Provizora programo
Nur provizora programo videblas ĉi tie. Dum la tago okazos la Estrarkunsido de Esperanto-USA. Vi rajtas ĉeesti, se vi volas lerni pri la organizaĵo. Dum la frua vespero okazos la Bonveniga Vespero, do nepre alvenu antaŭ tiam.
--
Steven BREWER