Kion la steloj diras al ni

pbrewer's picture

Kiam mi ekafiŝis ĉi tie, mi preskaŭ ĉesis afiŝi ĉe mia persona blogo, krom ŝercoj. Ŝercojn, mi daŭras afiŝi tie.

Ĉar mi lasta tempe ŝangis tiun softvaron kiu pelas la enhavon de tiu paĝaron, iu, kiu uzis RSS-legilon por legi ilin, verŝajne bezonas uzi novan adreson por trovi novan ŝercon. Tial, mi afiŝos ĉi tiun ŝercon ankaŭ ĉi tie. Vi povas legi sekvontajn ŝercojn ĉe mia malnova, nun preskaŭ sole ŝerca blogo.

Miaj ne-ŝercaj afiŝoj, kompreneble, oni ĉiam trovos ĉi tie.

Nur unufoje, jen:

Idisto kaj volapukisto vojaĝas piede tra la dezerto. Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝas rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.

Dum la nokto, la volapukisto vekas la idiston kaj diras, "Rigardu supren. Kion vi vidas?"

La idisto diras, "Stelojn. Milionojn kaj milionojn da steloj."

"Jes," diras la volapukisto. "Kaj kion tio signifas por vi?"

La idistoj pensas dum momentoj, kaj tiam diras, "Kosmologie, ke la universo estas vastega. Teologie, ke ni estas nur unu eteta ero el kreaĵo de Dio. Kronologie, ke estas proksimume 3:15 atm. Meteorologie, ke ni ĝuos bonan veteron dum nia venonta vojaĝo ĉi-tage. Kial? Kion tio signifas por vi?"

"Ke vi estas idioto!" diris la volapukisto. "Iu ŝtelis nian tendon!"

Dankon!

Mi ŝatas legi ŝercojn en esperanto. :)