Dua Vivo - Ne, Dankon

Allan Fineberg's picture

Kiam mi la unuan fojon vizitis DV, mi tre interesiĝis pri ĝiaj multaj flankoj...povi renkonti aliajn samideanojn en grandaj grupoj, paroli kun ili permikrofone, submerĝiĝi en novan, allogan mondon ŝajnis al mi kvazaŭ mirakla afero.

Tamen, mi ekvidis ke en DV ankaŭ estas multa strangeco...viroj kiuj deziras aperi kiel virinoj, homoj kiuj ŝatas roli kiel vampiroj, avataroj kun flugiloj, sacerdotoj kiuj ne estas sacerdotoj, kaj kompreneble virinoj kiuj deziras havi avatarojn de viroj, aŭ bestoj, aŭ ambaŭ samtempe.

Iom post iom, mi perdis intereson. Mi scivolas, ĉu aliuloj ĉi tie havis la saman reagon?

Allan, La mondo de Dua Vivo

Allan,

La mondo de Dua Vivo estas mikso de la fantazia kaj la ordinara. Se Dua Vivo aspektus same kiel la reala mondo, g'i ne tre allogus min. Lau' mi, la fantaziaj partoj estas bonaj.

Fantaziaj Aspektoj de Dua Vivo

Kaj laŭ mi, la fantazia aspekto de mia Unua Vivo ja sufiĉas. Hodiaŭ por multaj homoj la Unua Vivo estas plenŝtopita farde fantazio.

Mi samopinias

Kaj, fakte, mi ne havas la tempon renkonti iun ajn ĉe DV.

--
Esprimoj - Expressions Esperantic
Esperantaj Cxemizoj - Esperanto Shirts & Gifts
http://koplushia.tripod.com/Esperanto/esprimoj.html

Fakte por mi, mi perdis

Fakte por mi, mi perdis intereson sed ne pro tiuj kialoj, kiujn vi diris. La teknologiaj aspektoj de Dua Vivo ne progresas tiel rapide kiel ĉe aliaj virtualaj mondoj kaj iĝas iom post iom malpli uzebla. Mi ankoraŭ ĉeestas, kaj mi kredas ke tiu teknologio fariĝos la nova metio de la interreto, tamen DV havas tro multajn problemojn nuntempe.

Cxu iu redaktis mian

Cxu iu redaktis mian komenton?

Estis mi.....

Estis mi, ĝeremio, kiu redaktis vian komenton.
Mi ofte redaktas por plibonigi la lingvaĵon.
Bonvolu akcepti mian pardonpeton se vi estas malkontenta tiale. Mi ne deziras fari ion ajn krom montri ĉi tie la plej bonan lingvaĵon kiel eble.

Mi dankas

Mi volas publike esprimi dankon pro tio ke oni bonkore plibonigas la lingvouzon en lia retpaĝaro -- speciale la mian. :-) Mi scias ke mi ofte faras erarojn pri akuzativo aŭ io tia. Se iu volas bonkore plibonigi tion, kion mi verkas, mi tre dankas tiun.

--
Steven BREWER

Teĥnologiaĵoj

Fakte, mi dubas ke tiaj teĥnologiaĵoj estos la vojo al la estonteco. Frue en la kreado de komputilaj medioj, oni ofte kreus komputilan interfacon kiu aspektis kiel ĉambro aŭ skribotablo -- fakte la komputila ekrano ankoraŭ estas bazita laŭ tiu metaforo, kun etaj bildoj kiuj aspektas kiel pecoj de papero kaj kovertoj. Tre rapide, oni trovis ke tro da realismo fakte malhelpis la utilon de la interfaco. Nuntempe, oni foje kiel ludo organizas interfacon kiel ĉambro aŭ skribotablo, sed plej ofte oni simple kreas paĝon kun listoj de ligiloj. Estas same kiel la video-telefono. Mi povas fari tion kun mia familio nun: ni ĉiuj havas komputilojn kun fotiloj. Sed ni plej ofte simple telefonas: la aliaj aferoj ne vere aldonas ion utilan kaj estas tro da laboro. Dua Vivo ŝajnas tiel al mi.

--
Steven BREWER