TAKE: Marde

limako's picture

(Mi afisxas tion cxi per nekonata komputilo do kiu scias kio okazas.)

Unu temo de la kongreso estas ekologio kaj hodiaŭ okazis tutmatena eksurso al regenera tereno ĉe Montrealo. Limŝtonan minejon, kiun oni poste uzis kiel gigantan rubujon, la urbo aĉetis antaŭ 20 jaroj kaj plibonigas, iom post iom. Oni montris al ni kie oni jam konstruis biciklopadojn kaj ludejojn. Finfine estos lago kaj arbaro sur la fermita rubujo. Oni montris al ni ankaŭ konstruaĵon kie oni dividas la reuzeblaj materialoj kiun oni forĵetas. Apude estas ankaŭ la centra oficejo de "Circ du Soleil" kaj granda artejo kie ili praktikas kaj foje prezentas spektaklojn. Tre interesa eksurso kaj mi plej ŝatis la longdaŭra aspekto de la projekto.

Dum nia vizito al la spektaklejo, Normando petis ke mi ŝajnigu interpretadon por ke ĵurnalisto registru kiel sonas Esperanto. Pro tio ke la tuta aŭskultantaro komprenis la anglan, kiam la gvidistino klarigis al la aŭskultantaro ke mi interpretos, anstataŭ ol traduki, mi petis ke, se mi farus erarojn, oni ne ridu al mi. Pro tio, kompreneble, ĉiuj ridis kaj oni devis klarigi al la kompatinda gvidistino kial. Mi poste interpretis kelkajn frazojn (kaj tre bone, se mi dirus tion mem) kaj la regisoro estis feliĉa.

Kiam mi faris la ŝercon, mi maltrankviletis al Normando kiu zorgis ke mi eble ne estis komforta interpreti. Mi parolis la Filipo kaj Beth, dirante ĉu mi estas eble tro ŝercema. Filipo diris, "Ne, Stiv'. Estu ĝuste kiel vi estas. Kaj, se io ajn, estu eĉ pli." Mi tre ŝatas la etoson inter la esperantistoj.

Posttagmeze, mi faris diversajn aferojn. Mi kunsidis kun la aliaj membroj de la Amerika Komisiono por verki rezolucion pri la kongreso. Mi parolis kun eĉ plia ĵurnalisto. Mi partoprenis diskuton pri la junulara movado. Mi spektis prelegon pri la uzo de biciklo por produkti electropovon. Poste mi biciklis al butiko kaj aĉetis panon kaj kremfromaĝon. Bela posttagmezo en Esperantujo!

Okazis la "Esperanta Vespero" dumnokte en kiu oni muzikis, ne pri kebekia aŭ amerika kulturo, sed en Esperanto kaj pri nia propra kulturo. Kantis duope Ben Stevens kaj sia edzino (kies nomon mi stulte ne memoras.) Ili kantis bele tradukitajn kanzonojn pri paco kaj ekologio en la tradicio de Ligneca Guthrie. Ni ĉiuj lernis kaj kantis "La papilio" tre bela kaj hanta (ĉu eblas diri tion?) melodio. Julian de Kubo ludis la gitaron kaj kantis sed ĉifoje en Esperanto kaj mi lernis ke "guantanamera" signifas "kamparanino" -- unu el la misteroj de la vivo solvita! Mi kredas ke mi plej ŝatis la kanzonon "Ion ajn povas okazi dum la IJK" kiun kantis Jomo. Iam, dum la festo, oni portis Normandon sur seĝo kaj dancis kun li, kvazaŭ la reĝo en iu sovaĝa tribo. (Ĉu oni rajtas diri tion? Aŭ ĉu oni devas diri "de iu festema indiĝena popolo?")

Robert Read kaj mi sidis kaj rigardis dum la spektantaro kun kantis kaj dancis. Mi kredas ke ni ambaŭ havis la sencon ke ni, post noktoj kaj noktoj da spektakloj, ke ni devis fari ion. Ni, do, forlasis la feston iom frue (jam ĉe la 10a, mi supozas) kaj promenis kune al la studenta loĝejo. Ni estis eltrovinta ke, preskaŭ samtempe, ke ni komencas verki rakontojn. Do, ni sidis en la loĝejo, trinkis bieron, kaj laŭtlegis tion, kion ni estis skribinta unu al la alia. Mi nur verkas kiam mi havas ideon kiel mi ne aliiel povas elpuŝi el la kapon.

Finfine, mi enlitiĝis post alia bela tago en Esperantujo.

"Guantanamera" = "kamparanino"? Chu?

Mi chiam kredis ke "Guantanamera" estis "virino el Guantanamo". =)
Bonvole salutu al Juliano nome de mi kaj diru al li ke ni kantis tiun kanton hierau vespere ankau che NASK.
Mar =)