TAKE: Lunde

limako's picture

Hodiaŭ matene, mi vagas de afero al afero kaj babilas kun homoj unuope pli ol partoprenas la kongresajn prelegojn. Mi parolis longe kun ĵurnalisto de Otavo. Estis vastega intereso de la gazetaro pri la kongreso kaj oni petis min jam kelkfoje paroli kun la ĵurnalistoj kiam oni bezonas iu, kiu flue parolas la anglan. Antaŭ tagmezo okazis la solena fermiĝo de la usona Landa Kongreso -- mi ne plu estas vic-prezidanto!

Dum la posttagmezo, mi prelegis pri la perditaringo-ludo. Venis malmulte, ĉar okazis samtempe prelegon pri la ĉe-metodo, sed estis sufiĉe granda grupo por vere interesa diskuto. Mi prelegis dum 40 minutoj pri la ludo, kaj finiĝis per iom pri Jane McGonigal kaj ŝiaj 10 superfortoj por kunlabora ludado. Tiuj estas kreitaj vortojn kiujn ŝi faris en la angla per kunmiksi anglajn vortojn kaj mi provis resti fidela al tio, kion ŝi volas diri. Mi tradukis ilin kiel:

  1. ariĝegebleco -- kapablo kunlabori en la nunatempo kun grandaj aroj da homoj
  2. kunaga radaro -- la kapablo detekti kiuj plej bone kunlaborus je iu tasko
  3. pinga kvociento -- mezuras via respondemo al petoj por engaĝigo.
  4. influemo -- la kapablo persvadi en diversaj sociaj kuntekstoj kaj medioj.
  5. multkapitalismo -- flueco pri la uzado de diversaj kapitaloj, t.e. naturaj, intelektaj, sociaj, financaj
  6. provuktado -- sentima renovigo kaj produktado de provtipoj en rapidaj cikloj
  7. malferma aŭtoreco -- krei materialon por publika uzado kaj reuzo.
  8. longlarĝado -- pensi en altordaj sistemoj, cikloj, kaj granda bildo
  9. eliĝekkono -- la kapablo esti preta kaj trakti surprizajn rezultojn kaj kompleksecon
  10. signalo/bruo traktado -- trovi signifajn informojn el multegaj fluoj de datenoj

Por mi la plej interesa sekvo estis la konstato ke Esperanto mem estas formo de "alterna realo ludo". Oni ŝajnigas ke lerni Esperanton meritas la laboron kaj la disvastigas de Esperanto meritas kunlaboron. Tiuj superfortoj estas precize kion ni bezonas por antaŭenigi la Esperanto-movadon.

Dum la vespero okazis la "latina vespero" kun 4 aŭ 5 prezentaĵoj de latinamerikaj dancistoj kaj muzikistoj. La unua grupo, kiu prezentis afrik-meksika muziko kaj danco estis mirinde bona kaj ricevis starantaj aplaŭdon de la spektantaro. Ludis gitaron kaj kantis ankaŭ Julian, prezidanto de la Esperanto-asocio en Kubo. La lasta prezentaĵo estis strat-muzikisto kiu ludis samtempe gitaron, pied-tamburon, kaj peruan flaŭton (tiu kun multaj tuboj). Normando parolis pri la ulo, kiu vivtenas sin per strat-muzikado, kies muziko ĉiam ĉarmis lin, kaj pri la ekologiaj valoroj de ekuzado tion, kion oni havas loke. Mi finfine forlasis la spektaklejo je la 10a vespere, tute elĉerpita. Tiu ĉi devas estis la plej abunda kaj riĉa kongreso iam ajn en norda ameriko. Ĝi preterpasas eĉ la brazila kongreo kiun mi partoprenis antaŭ du jaroj. Absolute mirinde.

Pri la kongreso

Mi volas diri simple "dankon" pro viaj detalaj, interesaj, kaj informplenaj raportoj pri la kongreso. Vi rolis preskau kiel "kuriero" kiu alportas la plej freshajn novajhojn. Kaj ne nur raportis, sed lerte bildigis la eventojn.

Vi ebligis al ni kiuj ne povis cheesti la eblon scii kia estas la Kongreso. Bonega laboro.

Amike,

Lee Miller

Gratulon!

Mi gratulas vin pri via nevicprezidanteco.