Responde al HeKo

limako's picture

Antaŭ kelkaj semajnoj, Giorgio Silfer (aŭ unu el liaj kataj manoj) citis min por kritiki al Humphrey Tonkin. Tonkin verkis komenton en la Ondo de Esperanto, Pri Jubiloj kaj Jubileoj pri la rolo de UEA en la mondo. En liaj komentoj, li respondis al rimarkoj de Silfer pri UEA. Laŭ mi, la komparo pri Silfer estas malĝusta.

Estis, estas, kaj estos gravaj demandoj pri kiel organizi Esperanto-movado(j)n. Kiam estas 25 "samideanoj" en trinkejo, estos 26 malsamaj ideoj pri kiel organizi nin. Estas tiuj, kiuj volas ke Esperanto-organizaĵoj restu siaj personaj sociaj kluboj. Aliaj volas forigi la neŭtralecon kaj agi politike. Aliaj volas disvastigi la lingvon nur. Aliaj faras diversajn ludojn pri pseudo-sociaj aranĝoj kaj sensignifaj titoloj.

Kompari Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj La Civito ŝajnas al mi ridinda. ESF havas la celon altigi la prestiĝon de akademiaj studoj pri interlingvistikaj studoj kiuj, i.a. pritraktas Esperanton -- tion oni supozeble pli facile faros de ekster la movado mem. Mi, do, komprenas kial Tonkin, post sia elstara rolo en la gvidado de la internacia movado, elektis tiun vojon, samtempe ke mi bedaŭras ke la laboro organizi landan asocion estas des pli malfacila sen la daŭra partopreno de kelkaj el la eminentuloj de la monda Esperanto-movado.

Ĉu aliaj faktoroj rolis en la decido starigi apartan organizaĵon? Eble.

Inter alie, Tonkin diris (saĝe laŭ mi) ke nek desuprismo nek desubismo reciproke eksklude sufiĉas por la Esperanto movado kaj impulsoj devas veni de ĉiuj flankoj. Mi forte laŭdas la agon kiun ESF faras nun por re-engaĝigi je la Esperanto-movado. Kaj eĉ kelkaj el tiuj, kiuj ludas je sensignifaj titoloj, ofertas laŭdindan valoron al nia kulturo.

Mi aparte laŭdas la estraron de UEA. La laboro kiun ili devas plenumi estas ja ege malfacila: organizi trans grandajn distancojn kaj trakti la dumlongan burokratismon de UEA. Miaj jaroj kiel vic-prezidanto de Esperanto-USA montris al mi kiom malfacile estas superi la dividojn inter niaj membroj por produkti nur kelkajn antaŭajn paŝojn.