La Publika Liberverkaro en Esperanto: Nuna kaj Estonta

Robert L. Read's picture

Prelego fare de Robert L. READ, ĉe la landa Kongreso de ELNA, ĉe Tijuana, Meksiko, julio 2007. Mi deklaras ke ĉi tiu verko estas en la publika regno; ĝi estas senbare uzebla.

Mi deziras rakonti al vi pri du fadenoj de libera homa penso. La rakonto eble komenciĝis antaŭ la detruo de la biblioteko de Aleksandrio. Tamen, por ni la unua fadeno komenciĝis kun la unua libro de d-ro Esperanto. Mi esperas ke vi sekvos mian rakonton preter la nuntempo, ĝis la fora estonto.

Dum la epoko kiam Zamenhof kovis la internacian lingvon, oni ne povas eldoni ion ajn senkoste. Komputiloj kaj ciferita elektronika komunikado ne ekzistas. Tamen d-ro Zamenhof ĝisoste komprenis la povon de malaltkosta eldono. Tial li donacis la lingvon al la tuta mondo, kaj estris, sed ne ĝin posedis. Samtempe, li elspezis sian familian riĉaĵon por subteni ĝin. Eble, tiu-tempe, oni ne povis fari malsame kaj esperi por sukcesi.

Post mondmilitoj kaj jaroj, la dua fendo de la rakonto komenciĝis. La tekniko pri komputiloj kaj elektronikaj retoj burĝonis en Usono. Je 1971, saĝulo povas prognozi la senkostan haveblon de informo, per komputiloj kaj interretoj. Tiam prf-o Michael HART kreis Projekto Gutenberg-on (mallongiga: PG) por realigi ĉi tiun ideon. PG estas aro da libroj. Ĉiu libro en PG estas laŭleĝe legebla, elŝutebla, presebla, kaj reuzebla por ia ajn celo. Ĝi kostas neniom. Post malrapida komenco, PG nun havas 19,000 libroj en la angla, 1,000 en la franca, kaj 29 en Esperanto. Du dek tri el la Esperantaj libroj havebliĝis dum la lastaj du jaroj. Mi nomiĝas ĉi tiu dua fadeno la "publika liberverkaro". En la angla la vortoj "Creative Commons" signifas simile. La publika liberverkaro rilatas al muziko, artaĵoj, kaj filmoj, aldonitaj al literaturo. La 29 Esperantaj libroj devenas la anglan, norvegan, francan, kaj ĉeĥan lingvojn. Ni precipe danku s-ro Andrew SLY pro lia grandega laboro tie. Kun internacia laboro inter vi kaj mi, ĝi facile inkludos literaturon tradukitan el la hispana.

La Esperanto movado ĉiam impone klopodis havebligi tekstojn. Ekzemple, la e-librejo de Franko LUIN, bedaŭrinde forpasinta, enhavas kelkajn centojn de altkvalitaj libroj. La retpaĝaro de Don HARLOW Literaturo, en la Reto, en Esperanto enhavas centojn de rakontoj, dramoj, kaj poemoj, ofte pli mallonga ol kutimaj presitaj libroj. La Esperanta Vikipedio, instigita de Chuck SMITH, estas granda enciklopedio. Mi opinias ke oni ofte finance subtenas la verkadon kaj presadon de Esperantaj libroj. Tial, oni rajtas pensi ke la vendejo de ELNA mem kaj la kvar mil libroj aĉeteblaj de la UEA estas specoj de publikaj liberverkaro.

Tamen, kiel klarigis Richard STALLMAN, heroo de la ideo de libera sofvaro, estas gamo de liberecoj. Por literaturo, apartaj libroj estas:

  • libero por legi,
  • libero por vagrigardi kaj foliumi,
  • libero por kopii,
  • libero por ŝanĝi,
  • libero de timo de leĝa proceso,
  • libero de kotizo.

Mi mem alte taksas liberon por krei filmon. PG nun enhavas multajn dramojn el la norvega lingvo, fare de Henrik IBSEN kaj elnorvegita de Odd TANGERUD. Baldaŭ, ni havos en la Esperanto la "Mirinda Sorĉisto de OZ" de L. Frank BAUM, elanglita de Donald BROADRIBB. La holivuda filmo "The Wizard of Oz" estas unu de la plej amata kaj spektata filmo. Imagu: iu ajn, eĉ vi, la leganto, rajtas uzi la tekston por krei novan Esperanton filmon de la Mirinda Sorĉisto de Oz. Sendube, ĝi ne povos havi la ĉarmon de la holivuda filmo, sed eble ĝi havos sian propran ĉarmon.

El la nunaj ekzistantaj libraroj, mi asertas ke PG estas la plej bona hejmo por verko. Kial? Kial ĝi ofertas la tutan gamon de liberoj. Ni kunigu la du fadenojn de Esperanto kaj la publika liberverkaro. Plue, PG havas la avantaĝon, ke ĝi estas multlingva. Tial, angla-parolantoj kaj aliaj tie vidos la Esperantajn librojn. Laŭ mi la 4,000 libroj nun mendeblaj de la UEA estas la juvelo de la movado. Ni elmontru ĝin. PG estas ilo por fari tiun.

Oni rajtas demandi: kial gravas liberaj elektronikaj libroj, kiam ni ĉiuj amas presitajn librojn? Mia respondo estas ke, jes, mi amas presitajn librojn, kaj malofte legas tutan libron pero komputila ekrano. Tamen mi ofte legas per ekrane parton de libro antaŭ ol mi aĉetas. Amazon.com permesas same. Tial la ELNA libroservo tre gravas ĉe kongresoj. Ĉi tie ni povas vagrigardi kaj foliumi librojn; tamen eĉ Esperantistoj malofte povas fari ĉi tion, kaj la ne-jam-Esperantistoj preskaŭ neniam povas, kaj ne scias ke ĝi ekzistas.

Tial mi pensas ke iu, kiu laboras kiel arkivisto por la publika liberverkaro por senbare havebligi literaturon kaj aliajn artaĵojn, faras bonan, dankindan laboron. Tamen, mi ne asertas ke ĝi estas pli grava ol kreado. Estas pli bona, se oni havas la tempon kaj kapablon, verki aŭ traduki. Tamen, estas multe pli facila esti arkivanto.

Mallonge, mi deziras klarigi kiel oni enmetas libron en PG.

  • Akiru permeson de la posedanto de la kopirajto.
  • Uzu subskribitan permes-il-an leteron por akiri permeson de PG.
  • Skanu kaj sofvare literlegu por krei elektronikan dosieron.
  • Provlegu.
  • Formatu.
  • Enŝuti.

Post sperto, oni povas prepari simplan libron por Projekto Gutenberg po 20 horoj, kaj oni devas elspezi eble 60 horoj por granda, malsimpla libro, kiel lernolibro.

Nun, mi esperas ke vi povas sekvi mian rakonton de la nuntempo al la fora estonto. Por plivastigi Esperanton per la kuniĝo de du fadenoj de Esperanto kaj la publika liberverkaro, ni faru kvin agojn.

  1. Ni kreu la kutimon kaj kulturon ke kiam iu ajn verkas ion ajn Esperante, si unue kaj ĉefe pripensas eldoni ĝin al la publika liberverkaro.
  2. Ni varbu volontulojn por peti permeson de aŭtoroj publikigi verkojn libere.
  3. Ni kreu eldonejoj kiuj lerte eldonas ambaŭ elektronike kaj surpapere.
  4. Ni kreu organizon kaj retpaĝaron kiu kombinas la ideon de PG kaj la nunan retpaĝaron de Don HARLOW, por krei publikan liberverkaron de verkoj kiu ne estas sufiĉaj altkvalitaj aŭ longaj por eniri PG.
  5. Ni estru la tutan mondon per kreo de organizo kiu plej-eble rekompencas aŭtoron pro la altvalora ĉiamdaŭra donaco de iliaj verkoj al la tuta mondo.

Fine, mi proponas ke ni intence labori por krei mondmiraĵon. El la antikvaj mondmiraĵoj, la biblioteko de Aleksandrio estas la plej valora. Mi proponas ke ni kreu novan bibliotekon, tia, kia tutmonde uzebla, libera, senkosta, tut-etna, uzanta internacian lingvon. Ĝi estos pli facila ol oni emas imagi.

Thanks to Russ Williams for edting this.

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA