SearchUser loginRecent blog posts |
poemoj petitajĈi-vendrede, la literatura klubo de la ret-gimnazio La poemoj ne devas esti en la angla -- fakte, tiuj, kiuj nun studas, aŭ jam majstris iun lingvon, estas kuraĝigitaj legi alilingve. Verŝajne, mi legos anglan poemon -- estas multaj bonaj elektindaj! Mi povus eĉ legi iun poemon el miaj propraj, sed tiuj, kiuj estas bonaj ne estas seriozaj, kaj la miaj seriozaj ne estas bonaj. Mi ankaŭ povus stumbli tra iu poemo en alia lingvo. Sed min allogas legi esperantan poemon. Sed kion? Mi serĉas poemon, kiu logus ne-esperantistajn adoleskulojn. Ĉi-situacie, mi preferus poemon ne tro longan (tamen, certe ne tro mallongan), spritan, maksimume nur iomete samidiosinkrazian. Mi havas kelkajn ideojn -- el giŝpling, el auld, ktp. Kiun poemon elektus vi ?
|
Pictures from Esperantujo
|
Mi opinias, ke "Ebrio," far
Mi opinias, ke "Ebrio," far de Auld, estus bonegan elekton. Ĝi estas mikso de Esperantaj kaj sensencaj vortoj, do la studentoj ne necesas koni la lingvon por ĝui ĝin, se oni deklamas ĝin malserioze, kun la voĉo k kun ago.
Nur ripozu. Via apartigo de Dio estas la plej malfacila afero en la mond'.
--Hafiz